Protesto

Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero Vaŝingtono, Usono, la 28-an de aŭgusto 1963.

Protesto estas ago kiu esprimas kritikon kaj malkonsenton, kutime publike, pruvita kaj diskonigita por akiri kiel eble plej multe da (publikan) konscion pri la afero, precipe se ĝi estas ago kiu kaŭzas maljustecon por granda nombro da homoj. Protesto povas esti direktita al la registaro sed ne nepre. Oni povas esprimi proteston kontraŭ iu ajn faktoro, kiu damaĝas alian homon kaj tiel kaŭzi la ofendan agon ĉesi.

Protesto indikas la bezonon ŝanĝi kaj korekti la status quo, asertante ke la konvenciaj rimedoj de konstruado de politiko kaj publika politiko de la parlamento kaj la juĝistaro malsukcesis. [1]

Malsame al manifestacio kaj striko, protesto estas la daŭranta komunuma sento kaj esprimo kontraŭ socia maljusteco. La politika rajto protesti, per manifestacio aŭ aliaj formoj de publika komunikado kaj rezistado, estas konsiderata kiel baza rajto en demokratio.

  1. Almog S. Barzilai G, Between citizenship, equality, and law: the language of the summer 2011 social protests, 2012

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search